Du er ikke logget ind
Beskrivelse
La fama skota filozofo Adam Smith (1723-1790) estas ofte konsiderata kiel "la patro de ekonomiko." Tiu ĉi libreto pri-traktas liajn verkojn kaj vivon ekde lia junaĝo en Kircaldy, tra la profesoreco pri moralfilozofio en Glas-govo, la restado en Francio kiel akompananto de juna nobelo, la reveno kaj finverk-ado de Wealth of Nations (Riĉ-eco de nacioj), ĝis lia ofic-ado kiel fervora dogan-komisaro. Kiel larĝspirita klerisma filozofo Smith verkis ne nur pri la ekonomio, sed ankaŭ pri natursciencoj, psikologio, juro-scienco, arto, beletro kaj lingvoj. Lia baza socia sinteno estis liberala, sed ne estus ĝuste nomi lin pledanto por tuta foresto de ŝtata interveno en la ekonomion.